Sed ja la origina filmeto ne estis farita rilate al Ron Paul, kaj ĉi tiu kunmeto estas de liberecanoj kiuj opinias ke Ron Paul estas la plej bona kandidato por la Usona Prezidanteco (pri kio mi fakte ja samopinias, li estas plej liberecdona el ĉiuj). Fakte pri Ron Paul ne gravas ĉu oni elektos lin, pli gravas ke oni aŭdu lian idearon pri ŝtateco, nome liberecanan. (Mi ne tuj volas diri ke ankaŭ estas anarkie, sed estas plej proksime al tio el ĉiuj seriozaj kandidatoj.)
Comments
1- Ĝi tamen subtenas tian voĉmanieron, eĉ se la filmo montras ke tiu voĉmaniero ja vere aĉas
2- Ĝi estas ligita por varbi na Ron Paul, do ĝi ankaŭ estas ia manipulacio
3- Ĝi montras tion *nur* kiam temas pri la aliuloj. Samaj aĉaĵoj okazas en la partio de Ron Paul, sed la video ne montras ĝin.
Do la video ja tre bonas, sed ĝi ne estas senpartia, kaj tio vere domaĝas...
vivu anarkio!
Alesk