LaPingvino (lapingvino) wrote,
LaPingvino
lapingvino

ideek - ne gravas la ideoj, gravas la ellaboro

Ĉiuj kiuj laboras en malkomfortaj laborejoj kaj seninspiraj ĉambretoj sendube konas Dilbert. Ĉi tiu prototipo de laboranto kun malplaĉa ĉefo vortigas je kio multaj suferas en siaj laborejoj, kaj kiom da sensencaĵoj ĉirkaŭiras en la mondo. Kaj ni ne scipovas ripari la sensencaĵojn.

Se oni komencas novan entreprenon, oni havas la ŝancon fari aferojn alie, kaj inspiri. En nova entrepreno oni ne supervivas se oni sin tenas al la tedaĵoj kaj sensencaĵoj vidataj en grandaj firmaoj. Oni bezonas labori forte, kaj daŭre vidi ĉu oni vere ion faras kion la homoj volas.

La desegnanto de Dilbert nomiĝas Scott Adams kaj li blogas. En la blogo de Scott Adams mi laste vidis artikolon pri la valoro de ideoj. Li mencias ke la ideo ne gravas, sed la ellaboro.

Mi certas ekzemple ke Esperanto estas bona ideo. Sed ĝia sukceso aŭ malsukceso ne dependas de la ideo. Ĝi dependas de la ellaboro. Lingvo nur utilas kiam ĝi uziĝas en kunteksto kie ĝi plenumas bazajn bezonojn. Mi volas starigi belan aferon kun miaj amikoj el diversaj landoj kaj eluzi la fakton ke ni ĉiuj parolas diversajn lingvojn kaj do povas helpi personojn el diversaj landoj, do Esperanto tie estas taŭga elekto por interna lingvo.

ideek estas nomo kiu venas el la vortoj ideo kaj la prefikso ek. Ĝia celo estas trovi ideojn kaj ellabori ilin bone. Mi jam certas ke ofte ni fiaskos, sed tiu ideo kiu montriĝas valora pro bona ellaboro certe estos nia fiero.

Cetere, ne malgravas mencii ke ideek prononcita angle rimas je geek. Ni estas neordinaraj homoj, kaj ni havas mision.

Dankon pro via atento,

Joop Kiefte, inicianto de ideek

Posted via email from ideek

Subscribe

  • (no subject)

    Piratenpartij Limburg wrote the following post 18 hours ago: Hoog tijd voor het basisinkomen en recht op vrije tijd! "[...] naast deze…

  • (no subject)

    Saluton al ĉiuj Esperantistoj, nun haveblas interskri.be! Enskribiĝu kaj renkontu aliajn Esperantistojn! # esperanto @ Esperanto-parolantoj

  • Swift Kick Central: Valedictorian Speaks Out Against Schooling in Graduation Speech

    Last month, Erica Goldson graduated as valedictorian of Coxsackie-Athens High School. Instead of using her graduation speech to celebrate the…

  • Post a new comment

    Error

    default userpic

    Your IP address will be recorded 

    When you submit the form an invisible reCAPTCHA check will be performed.
    You must follow the Privacy Policy and Google Terms of use.
  • 0 comments